Eblemo de la IFEF-kongreso (kun emblemoj de IFEF kaj SEL)

Aliĝu al la 77-a Kongreso de IFEF en Serbio!

AKTUALIGITA! (Programo de la ekskursoj – vidu sube)

Malfermiĝis la aliĝoj por la 77-a Kongreso de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio), kiu okazos en Serbio de la 23-a ĝis la 30-a de majo 2026. La partoprenantoj renkontiĝos en Beogrado kaj Mokra Gora, du lokoj kiuj ofertos riĉan programon, belajn pejzaĝojn kaj varman gastamon.

La Kongreson organizas IFEF kunlabore kun Serbia Esperanto-Ligo (SEL). La aranĝo kunigos esperantistajn fervojistojn el diversaj landoj por kunesti, diskuti, konatiĝi kun lokaj vidindaĵoj kaj ĝui la unikan etoson de internacia kongreso en Balkanio.

Ni ĝojas inviti vin aliĝi kaj partopreni la eventon!

Pliaj informoj:
http://ifef.free.fr/IFEF2026

Aliĝilo:
https://forms.gle/CYyetgbs8eoCZ53SA

Programo de la ekskursoj:
https://esperanto.org.rs/wp-content/uploads/2026/01/Programo_ekskursoj_dum_IFEF-kongreso__min.pdf

Scroll to Top