Lernu Esperanton

Ĉu vi volas lerni Esperanton? Serbia Esperanto-Ligo organizas retajn kursojn por tiuj, kiuj volas eklerni la lingvon, plibonigi siajn konojn aŭ praktiki ĝin en konversacio kaj tradukado.

En la kursojaro 2026/2027 ni ofertas retajn kursojn por komencantoj, daŭrigajn kaj ankaŭ progresigajn kursojn, ekzemple pri tradukado kaj lingva praktiko. Por komencantoj ekzistas ankaŭ aparta grupo por blinduloj kaj malfortevidantoj.

Niaj kursoj estas ĉefe destinitaj al partoprenantoj, kiuj komprenas la serban lingvon, ĉar ĝi estas uzata kiel helplingvo dum la instruado.

La instruado okazas interrete per Zoom kaj estas gvidata de spertaj Esperanto-instruistoj. La kursoj estas malfermitaj al ĉiuj interesatoj, sendepende de antaŭa scio pri Esperanto, kaj okazas en amika kaj subtena medio, kun emfazo je praktika lernado kaj uzado de Esperanto.

Informojn pri la aktualaj kursoj, aliĝo kaj komencdatoj vi trovos en la paĝo Naučite esperanto.

Scroll to Top