Instruista Sekcio

Ekzamentago en Belgrado, 2023 - kandidatoj kun siaj diplomoj kaj iliaj kursvidantoj

La Sekcio de Esperantistaj Instruistoj en Serbio (SEIS, Instruista Sekcio) funkcias ankaŭ kiel landa sekcio de ILEI (ILEI-RS) konforme al sia Regularo.

La celoj:

  • Instruado kaj lernado de Esperanto
  • Flegado de la kulturaj, pedagogiaj kaj sociaj valoroj de Esperanto
  • Pliuzigo de Esperanto en edukado, kulturkreado kaj interkultura proksimiĝo

Aktivaĵoj:

  • Retaj kursoj de kaj pri Esperanto:
    • por komencantoj 
    • por progresantoj
    • konversacia
    • tradukekzercoj
    • internacia priliteratura kurso 
  • Naciaj E-ekzamenoj 
  • Erasmus+ projektoj:
    • de SEL 
    • de TEJO 
    • de IIE
  • Trejnseminario
  • Kunlaboro kun aliaj sekcioj de SEL kaj kun aliaj organizoj:
    • UEA: 2024 – Interkultura Komunika Kompetento 
    • edukado.net 
  • Partopreno de ĝiaj membroj en renkontiĝoj, seminarioj kaj kunvenoj ligite al edukado.

Se vi deziras aktive partopreni en la laboro de la Instruista Sekcio aŭ subteni nian agadon, bonvolu komunikiĝi kun la sekcia prezidanto, Aranka LASLO, aŭ al la vicprezidanto, Kristina ILIĆ, retmesaĝe: sel.kursoj@gmail.com

Scroll to Top