
Sekcio pri socia vivo estis fondita en la kadro de Serbia Esperanto-Ligo (SEL) en 2023, ĉefe por plibonigi la interkonatiĝon, interligon kaj kunlaboron inter la membroj de SEL.
Celoj:
- Instigi kunestiĝon kaj fortigi amikecajn rilatojn inter la membroj de SEL
- Kunligi junajn kaj pli aĝajn membrojn per komunaj agadoj
- Disvolvi amikajn rilatojn kun esperantistoj en Serbio kaj eksterlande
- Popularigi Esperanton per sociaj kunvenoj kaj neformalaj renkontiĝoj
- Plibonigi la videblecon kaj reputacion de SEL en la pli vasta socia komunumo
- Inkluzivi novajn membrojn en la socian vivon de SEL
Agadoj:
- Organizado de okazaj kunvenoj de membroj
- Literaturaj kaj temaj renkontiĝoj
- Organizado de antaŭnovjaraj renkontiĝoj
- Vizitoj al urboj, kulturaj institucioj kaj manifestacioj
- Festado de la Internacia Tago de Esperanto
- Organizado de ekskursoj
- Partopreno en la organizado de internaciaj esperantistaj renkontiĝoj
- Kontaktoj kun Esperanto-asocioj en la regiono
Se vi volas aliĝi al la laboro de la Sekcio, vi povas kontakti la kunordiganton de la Sekcio, Bojan Veličković (velboj@gmail.com).
