Niaj eldonaĵoj

Serbia Esperanto-Ligo aktive okupiĝas pri tradukado kaj eldonado de verkoj de serba literaturo en Esperanto, kaj pri tradukado kaj eldonado de Esperanta literaturo en la serba lingvo, kontribuante tiel al internacia prezentado de la kultura heredaĵo de Serbio, kaj al prezentado de Esperanta literaturo al la loĝantoj de Serbio. Niaj eldonoj estas rezulto de kunlaboro inter niaj fakaj tradukistoj, kaj la Sekcio pri planlingvoj de la Asocio de Sciencaj kaj Fakaj Tradukistoj de Serbio, kiu celas alproksimigi gravajn literaturajn verkojn al pli vasta, internacia legantaro,kaj konigi Esperantan literaturon al la legantaro en Serbio.

La celo de la serio estas ampleksa prezento de la serba literaturo en Esperanto, reliefigante ĝian ĝenran, teman kaj stilan bunton.

Plej multaj publikigitaj verkoj estas libere alireblaj en cifereca formo, laŭ la reguloj de aŭtorrajtoj, kaj estas disponeblaj ankaŭ per la retejo de nia asocio.

Tiu ĉi agado kontribuas al la konservado kaj moderna prezentado de la serba kultura heredaĵo en internacia kunteksto.

La serba koro de Johano Srpsko srce Johanovo

Hajduko Stanko Hajduk Stanko

  • Aŭtoro: Janko Veselinoviĉo (Јанко Веселиновић)
  • Tradukis al Esperanto: Jovano Zarkoviĉo, Ĵivanko Novakovo
  • Originala lingvo: la serba
  • Detaloj pri la verko kaj elŝuto

Abrupto – Prolom

  • Aŭtoro: Branko Ĉopiĉo (Бранко Ћопић)
  • Tradukis al Esperanto: Jovano Zarkoviĉo, Ĵivanko Novakovo
  • Originala lingvo: la serba
  • Elŝuto

Libro pri Miluteno – Knjiga o Milutinu

  • Aŭtoro: Danko Popoviĉo (Данко Поповић)
  • Tradukis al Esperanto: Jovano Zarkoviĉo, Ĵivanko Novakovo
  • Originala lingvo: la serba
  • Elŝuto

Transloĝiĝoj – Seobe

  • Aŭtoro: Miloŝo Cernansko (Милош Црњански)
  • Tradukis al Esperanto: Jovano Zarkoviĉo, Ĵivanko Novakovo
  • Originala lingvo: la serba
  • Elŝuto
Scroll to Top