
La sekcio funkcias kadre de Serbia E-Ligo kun jenaj celoj:
– Disvastigi lernadon kaj uzadon de Esperanto inter viddifektitaj personoj per diversaj rimedoj:
- Adaptado kaj eldonado de publikaĵoj en alireblaj (brajlaj, elektronikaj, sonregistritaj) formatoj,
- Organizado de ĉeestaj kaj retaj kursoj kaj renkontiĝoj,
- Ekzamenoj;
– Faciligi praktikan uzadon de la lingvo en internacia komunikado;
– Informi pri eblecoj kontakti kun esperantistoj por korespondi, interŝanĝi spertojn pri fakaj aŭ aliaj temoj;
– Partopreno de la membroj en renkontiĝoj, seminarioj kaj kunvenoj ligite al edukado kaj interkultura kunlaboro;
– Reprezenti la membrojn internaciskale.
Aktivaĵoj:
La sekcio ekde la komenco zorgas pri realigo de la celoj.
- Partopreno de ĝiaj membroj en renkontiĝoj, seminarioj kaj kunvenoj enlande kaj eksterlande;
- Kunlaboro kun aliaj sekcioj de SEL, Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE), Blindul-Asocio de Serbio, aliaj kulturaj kaj edukaj organizoj por helpi plenan integriĝon de la membroj kun vidmalfacilaĵoj.
Ĉiuj kiuj deziras membriĝi kaj partopreni en la agado, bonvolu turni sin al prezidantino de la sekcio, Danijela Petrović: daka974@gmail.com
