La Projekta teamo de SEL konsistas el dediĉitaj entuziasmuloj kaj fakuloj, kiuj kredas je la potenco de komunikado sen lingvaj baroj kaj laboras por krei pli bonajn ligojn inter kulturoj.
La ĉefaj celoj de la Projekta teamo estas:
- Promocio de Esperanto kiel universala lingvo de amikeco kaj egaleco
- Edukado de novaj generacioj de esperantistoj per kursoj kaj atelieroj
- Evoluigo de spertuloj kiel bazo por daŭripovo de la Esperanto-movado en Serbio
- Akirado de financa subteno al Serbia Esperanto-Ligo per projektoj
- Organizado de kulturaj kaj sociaj eventoj por esperantistoj
Agado de la Projekta teamo:
- Eventoj kaj atelieroj:
- konferencoj
- seminarioj
- promociado de Esperanto per atelieroj en lernejoj
- Internacia kunlaboro:
- Ni kunligiĝas kun Esperanto-organizoj tra la mondo por interŝanĝi spertojn kaj pro komunaj projektoj
- Ni partoprenas en Erasmus+-projektoj kiel kunordiganta organizo aŭ partnero
La projektteamo de Serbia Esperanto-Ligo opinias, ke Esperanto povas grave kontribui al tutmonda interkompreniĝo kaj kunlaboro.
Se vi volas lerni novan lingvon, partopreni niajn eventojn aŭ kontribui per viaj scioj kaj kapabloj al nia laboro, vi ĉiam estas bonvena en nia teamo!
Kunordiganto de la Teamo: Aranka Laslo
