Hajduko Stanko

de Janko Veselinović


📖 Pri la verko

Tiu ĉi klasika historia romano prezentas la vivon de Stanko, juna viro kiu, pro maljusto kaj konfliktoj, fariĝas hajduko kaj batalanto por justeco kaj libero. La rakonto okazas en Serbio komence de la 19-a jarcento kaj montras la lukton kontraŭ subpremo, same kiel personajn dramojn, amon kaj honoron.

La verko estas unu el la plej konataj romanoj de la serba literaturo kaj dum jardekoj restas populara inter legantoj pro sia dinamika rakonto kaj fortaj emocioj.


Kial legi ĝin?

  • historia kaj kultura valoro
  • klasika verko de serba literaturo
  • interesa por kompreni la historion kaj tradicion de la regiono
  • taŭga ankaŭ por lernantoj de Esperanto (klara rakonto)

Bazaj informoj

  • Aŭtoro: Janko Veselinoviĉo (Јанко Веселиновић)
  • Ĝenro: historia romano
  • Lingvo: Esperanto (traduko)
  • Origina lingvo: la serba
  • Eldonintoj: Serbia Esperanto-Ligo; Asocio de Sciencaj kaj Fakaj Tradukistoj de Serbio
  • Eldonjaro: 2024
  • Tradukis: Jovan Zarkoviĉo; Živanko Novakovo
  • ISBN: 978-86-917873-4-9
  • Serio: Seria eldono de serba literaturo

Elŝuto

👉 Elŝuti la libron (PDF)


Pri la traduko

La traduko de la romano „Hajduko Stanko“ en Esperanton karakteriziĝas per klara kaj preciza esprimmaniero, kune kun sukcesa konservado de la solena kaj inspira tono de la originalo. La emocia forto de la teksto kaj ĝia retorika esprimkapablo restas fidelaj al la spirito de la verkstilo de Veselinoviĉo, tiel ke ankaŭ en la traduko ĝi aperas same konvinkа kaj fortа. Rimarkinda valoro de la traduko troviĝas en zorge harmoniigita sintakso kaj pripense elektita vortfarado, kio ebligas klare konservi la historian kaj epopean karakteron de la verko. La tradukintoj lerte utiligis ankaŭ plurajn elementojn de la frua Esperanto, same kiel proverbojn kaj sencodonajn esprimojn el „Proverbaro Esperanta“, kio plue fortigis la parte arĥaikan kaj stilistikan impreson de la romano. 

El la recenzo: Zlatoje Martinov

Scroll to Top