Prelego pri planlingvoj kaj Esperanto, Instruista Fakultato en Vršac - publiko kaj la preleganto, Jovan Zarković

Kial indas lerni Esperanton? – prelego ĉe la Instruista Fakultato en Vršac

Vendrede, la 24-an de oktobro 2025, en la malgranda amfiteatro de la Instruista Fakultato en Vršac, okazis interesa kaj inspira prelego pri planlingvoj, kun speciala atento al Esperanto – la plej konata internacia planlingvo.

La prelego kunigis plenan amfiteatron da studentoj kaj gimnazianoj, kiuj, akompanataj de siaj instruistoj, atente aŭskultis pri la kreo, la ideo kaj la nuntempa uzo de ĉi tiu lingvo, kiu apartenas al neniu, sed samtempe al ĉiuj.

La prelegintoj estis Jovan Zarković, samtempa tradukisto kaj profesoro pri la rusa lingvo, estrarano de Serbia Esperanto-Ligo kaj prezidanto de la Asocio de Sciencaj kaj Fakaj Tradukistoj de Serbio, kaj Nedeljka Ložajić, magistra psikologo kaj estraranino de Serbia Esperanto-Ligo.

La aranĝon organizis la Asocio de Blinduloj kaj Malfortevidantoj de Suda Banato kaj la Civitana Asocio Vita Optima, kun subteno de la Serbia Esperanto-Ligo kaj la Asocio de Sciencaj kaj Fakaj Tradukistoj de Serbio.

Esperanto – la lingvo, kiu kunligas homojn!

Scroll to Top