Impresoj de membroj de Serbia E-Ligo

Jovan ZARKOVIĆ (Beogrado):
Ĉi-jare la kongreso de ILEI estis en Beogrado (Serbujo). Ĝia ĉeftemo estis apliko de artefarita inteligento en la instruado de Esperanto.
La hotelo “Palaso”, laŭ mia sperto, estis ideala elekto – urbocentro kun prezoj nealtaj kompare kun ĉiuj aliaj similaj hoteloj en Beogrado. Afabla hotelistaro kaj helpo en organizado de ĉiuj programeroj ebligis sukcesan daŭron de la kongreso. Ĝia loko en la centra centro de la urbo ebligis al la kongresanoj promeni kaj vidi multajn vidindaĵojn en libera tempo.
Ĉar la kongreson partoprenis kelkaj junaj volontuloj, kiuj lernis Esperanton malpli ol unu jaron, ilia entuziasmiĝo kaj vortigita deziro daŭrigi sian esperantumadon estas la plej bona pruvo pri la bona etoso dum la kongreso.Personoj, kiuj per sia sindona kaj senlaca laboro ebligis sukceson de la kongreso estia Aranka László kaj Laura Brazzabeni, al kiuj ni ĉiuj ŝuldas grandan dankemon.

Nedeljka LOŽAJIĆ (Beogrado):
Ĉi-jare mi la unuan fojon partoprenis ILEI-Kongreson kaj mi eĉ estis membro de la LKK. Tio estis por mi grava sperto.
Mi multon lernis kaj la etoso estis agrabla. Mi, kiel membro de LKK, scias ke ne ĉio iris glate, sed ni klopodis tuj reagi kaj solvi aperintajn problemojn. La programo estis abunda kaj mi kredas, ke ĉiu partopreninto povis trovi por si interesan kaj utilan programeron.
Mi precipe ĝojas, ke en la Kongreso partoprenis novaj, junaj esperantistoj. Mi tre bedaŭras, ke pluraj aliĝintoj el Afriko ne sukcesis ricevi vizon por ĝui la eventon. Kongresoj de ILEI certe povas kontribui al progreso de nia Movado kaj ni klopodu aktive partopreni en ilia organizado.
Danijela PETROVIĆ (Beogrado):
Mi feliĉas, ĉar ĉi-jare ILEI kongreso okazis en mia lando. ĉi tio estis mia dua ĉeesta la kongreso ILEI. Ĝi sukcese pasis.
Mi kontentas ke mi renkontis malnovajn geamikojn, kaj ekkonis novajn. Dum la kongreso mi ĉeestis la paroligan kurson, kiun gvidis Roberto Tresoldi el Italio. Etoso estis bonega kaj ni havis kvintagan kurson pri diversaj temoj. Interkona vespero, lingva festivalo, ekskursoj kaj aliaj prelegoj kiujn mi ĉeestis, lasis tre belajn spertoj kaj memoraĵojn. Artvesperoj estis tre abundaj.
Amikumado estis la plej grava, kaj volontuloj kiuj helpis, havis gravan rolon. Danke al nia Lakk teamo, la kongreso estis bonege organizita.
Dragana DUČIĆ (Užice):
En nia vejnaro Esperanto fluas –
dum tuta tag’ lernas ni kun diligento,
vespere distriĝas ni kun ĝoja sento
en bona etoso dum muziko bruas.
ILEI-Kongreso el la tuta Mondo
jen esperantistojn arigis ag-cele;
Kresku, disvastiĝu Esperanto-ondo,
ni ĝin sekvos longe, fervore, fidele!
(tradukis: Ž. N.)
