
En la aranĝo de la Sekcio pri Socia Vivo de la Asocio de Esperantistoj de Serbujo, kiun gvidas Bojan Veliĉkoviĉ (Бојан Величковић), kaj de la Asocio de Admirantoj de la Verkaro de Danko Popoviĉ (Данко Поповић), en la Fondaĵo / Legato de Danko Popoviĉo en Aranĝelovaco, okazis prezento de la esperantlingva traduko de la kontraŭmilita majstroverko “Libro pri Miluteno / Књига о Милутину”.


La temo de la prezento estis „Avantaĝoj kaj defioj ĉe la tradukado de nacia literaturo en Esperanton“. Prelegis Zlatoje Martinov kaj Jovan Zarkoviĉ, kaj kontribuis ankaŭ Saŝa Pilipoviĉ.
La partoprenantojn salutis Vladan Glišić, prezidanto de la Asocio de Admirantoj de la Verkaro de Danko Popoviĉ.
La aranĝo okazis la 11-an de oktobro 2025, kun 20 partoprenantoj, kaj ĝi estis kompletigita per komuna vizito al la Popola Muzeo.
Ĉar Esperanto fariĝis la naŭa lingvo, en kiu ĉi tiu verko aperis, la Asocio de Admirantoj de la Verkaro de Danko Popoviĉ planas organizi apartan renkontiĝon, dum kiu tradukintoj al diversaj lingvoj prezentos la defiojn, kiujn ili renkontis dum la tradukado, kaj komparos la solvojn, kiujn ili aplikis.