Ĝis nun aliĝis 141 aliĝintoj el 25 landoj!
Se vi ankoraŭ ne aliĝis, Serbia Esperanto-Ligo (SEL) kore invitas vin al la 58-a kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kiu okazos unuafoje en Beogrado, de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2025!
La kongreso okazos en la Hotelo “Palace” en la urbocentro. La kongresaj ekskursoj gvidos al Fruŝka Gora kaj Novi Sad, ĝis Topola kaj Kragujevac, apud Danubo ĝis Viminacium, kaj al la regiono de Resava. La restoracio “Tri Ĉapeloj” en Skadarlija estas rezervita por la kongresa bankedo.
La ĉefa temo de la kongreso estas: Artefarita intelekto kaj lingvolernado, kaj la temo de la enkadra simpozio: Artefarita intelekto kaj kulturo.
Jen la labora, kleriga kaj kultur-arta PROGRAMO de la evento kaj alloga TURISMA programo.
Kial indas partopreni?
Ĉiu partoprenanto trovos ion por si. Vi renkontos malnovajn kaj novajn amikojn, lernos ion novan kaj lernigos al la aliaj ion el viaj spertoj.
Ĉu vi estas ILEI-membro aŭ ne, ĉiuj estas bonvenaj! Ni bonvenigas ankaŭ lernantojn, homojn, kiuj interesiĝas pri instruado, kaj ĝenerale ĉiujn esperantistojn de kiu ajn lingvo-nivelo.
Rabatoj por aliĝintoj el Serbio: ĝis la fino de junio la kongresa kotizo por serbiaj membroj de ILEI estas nur 23 eŭroj kaj por ne-membroj 28 eŭroj. La kotizo por la partatempa partopreno (1-2 tagoj) estas 12 eŭroj. En julio la kotizoj plialtiĝas.
La aliĝintoj el aliaj landoj trovos la kotiztabelon en la aliĝilo (vidu la ligilon sube).
Ĉu vi ŝatus helpi?
Se vi povas kontribui al la organizado, eĉ per malgrandaj taskoj, via helpo estos tre bonvena: ekzemple, helpi en teknikaj taskoj, prezenti la serban (aŭ alian) lingvon dum la lingva festivalo, traduki el la serba al Esperanto – laŭbezone, aŭ simple partopreni la kongresejajn programerojn kaj/aŭ la ekskursojn kaj amikumi kun la eksterlandaj gastoj.
Kie vi trovos pliajn informojn?
- Retejo de ILEI: ilei.info
- Aliĝilo: https://forms.gle/3tnbLzm6AZrc2UYa8
- Loĝmendilo: https://forms.gle/dfr7eidzxjZkm9Rh9
- Turisma mendilo: https://forms.gle/Udwbkd4jUYXQMdwWA
- Eventaservo: eventaservo.org/e/ILEI-58
- Telegram-grupo: t.me/Beogrado2025
- Retadresoj por kontakti nin: laslo.az@gmail.com. ilei.kongresoj@gmail.com

Pri la kongresa emblemo
La emblemon de la kongreso dezajnis Emese Kovács Pécskai (Emeŝe Kovaĉ Peĉkai), juna pentrartistino, instruistino pri pentroarto el Čantavir. Ŝi estis ano de la Esperanto-fakrondo en Politeknika Lernejo en Subotica, kaj plurfoje partoprenis Esperanto-konkursojn. Per tiu ĉi emblemo ŝi denove subtenas nian movadon.
Ni antaŭĝojas vian partoprenon kaj kunlaboron por fari ĉi tiun kongreson memorinda, samkiel la antaŭe organizita ILEI-kongreso en Čačak, antaŭ 6 jaroj, kaj la kombinita evento “Interkulture kaj inkluzive” en Zemuno, aŭguste 2024!
Kore,
nome de LKK,
Aranka Laslo