Kelkaj partoprenantoj de la TEJO-seminario en Budapeŝto, februaro 2025. Fotis: Pol Jimenez Isach.

Studsesio en Budapeŝto

Miaj memoroj

Mi jam de longe aŭdis la frazon: kiam oni lernas novan lingvon, oni vidas la mondon tra nova fenestro. Mi sentis tion mem, kiam mi lernis la anglan. Sed mi ne pensis, ke tiel rapide post la komenco de mia lernado de Esperanto mi renkontos esperantistojn – junajn esperantistojn el diversaj landoj.

Tio okazis dum studsesio en Budapeŝto, de la 3-a ĝis la 7-a de februaro 2025. La sesion organizis TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), kun subteno de la Konsilio de Eŭropo. La temo estis: „Kunaj por aktiva junulara partopreno: Forigante barojn por inkluziveco kaj kontraŭbatalo de diskriminacio en Eŭropo“. La laborlingvoj estis Esperanto kaj la angla. Ĉiuj partoprenantoj ricevis aŭskultilojn, kaj povis elekti lingvon.

Mi estas blindulo, kaj tio estis mia unua vojaĝo sen akompano. Ĉe ĉiuj flughavenoj – en Podgorico, Beogrado kaj Budapeŝto – la helpo estis tre bona. Pro malfruo, mi alvenis en Budapeŝton la 3-an de februaro matene, dum la unua sesio. Sed tio ne estis problemo, ĉar la laboro estis grupbaza kaj neformala, tiel ke ĉiuj povis facile kunlabori.

La 3-an vespere estis internacia vespero. Ĉiu partoprenanto kunportis ion de sia lando. Mi alportis vinon kaj ŝinkon el Montenegro. La etoso estis amika, kaj la junuloj babilegis inter si. Estis homoj el multaj landoj: ekzemple du knabinoj el Serbio, unu albano, unu polino, unu kartvelo, unu hispanino, unu portugalo, unu rus-tataro (kiu loĝas en Serbio), unu francino, unu armeno… Sed plej interesaj por mi estis du belgoj. Ili estas denaskuloj, ili parolas Esperanton denaske, ĉar iliaj gepatroj uzas ĝin. Ili ankaŭ bone parolas la anglan. Ni ludis ludon: ili parolis Esperante, mi respondis angle, kaj uzis tiom da Esperanto kiom mi povis. Se mi ne komprenis iun vorton, ili tiam klarigis en la angla.

Tiam mi komencis kompreni: la Esperanto-movado estas viva, juna, kaj havas bonan estontecon – se ni ĉiuj kunlaboras. Tio estis ankaŭ la ideo de la tuta seminario.

Partoprenantoj de la TEJO-seminario en Budapeŝto kun  atestiloj. Fotis: Pol Jimenez Isach.

Mi povus rakonti pli pri ĉiu tago, sed mi ne volas tro longe verki. Mi nur diros, ke la programo estis vigla kaj riĉa je aktivaĵoj. Estis grupaj diskutoj pri temoj kiel tutmondiĝo, migrado, homaj rajtoj, inkluziva socio, junularaj politikoj, ktp. Krom tio, ni faris teamajn ludojn kaj rolojn – tiel ke ĉiuj povis partopreni.

Jam pasis pli ol du monatoj, sed la memoroj restas freŝaj. Mi ne scias, kiajn rezultojn havos la seminario por TEJO aŭ la Konsilio de Eŭropo. Sed por mi persone, tio estis granda paŝo antaŭen. Mi esperas, ke mi akiris novajn amikojn por la estonteco.

Nikola Zekić - profilfoto.

Nikola ZEKIĆ

Nikola estas junulo el Montenegro, magistro de etnomuzikologio, studinta en Beogrado (Serbio). Li en aprilo 2025 finis la retan kurson de Esperanto por komencantoj nevidantoj, organizatan de Serbia E-Ligo, sub la gvido de Nedeljka LOŽAJIĆ kaj Živanko NOVAKOV. Meze de la kurso li havis okazon partopreni dulingvan seminarion kiel stipendiato de TEJO.

(La teksto aperis kiel artikolo en la Juna Amiko 2/2025, p. 14-15)

Scroll to Top