Serbia Esperanto-Ligo (SEL) ricevis subtenon de la Ministerio pri Kulturo de Respubliko Serbio por realigi la projekton „Kulturo sen bariloj: Alirebla cifereca spaco de Serbia Esperanto-Ligo“, kadre de la konkurso por financado aŭ kunfinancado de projektoj en la kampo de kulturaj agadoj de personoj kun handikapo en 2026.
La projekto celas plibonigi la alireblecon de la retejo de SEL por blinduloj kaj malfortevidantoj. Per analizo de la alirebleco, teknikaj plibonigoj, adapto kaj testado de la retejo, ni strebos forigi ciferecajn barilojn kaj faciligi la aliron al kulturaj kaj edukaj enhavoj, precipe tiuj rilataj al Esperanto, literaturo kaj tradukado.
La retejo de SEL estas grava fonto de informoj pri niaj literaturaj, tradukaj kaj aliaj kulturaj agadoj, sed ankaŭ spaco por dudirekta kultura interŝanĝo: por prezenti Esperanton kaj literaturan kreemon en Serbio, kaj por prezenti serban literaturon kaj kulturon al esperantistoj tra la mondo. Ĉar la enhavoj estas disponeblaj en la serba lingvo kaj en Esperanto, gravas, ke ili estu alireblaj por ĉiuj interesatoj.
Ni kredas, ke la cifereca spaco devas esti loko de renkontiĝo, lernado kaj kultura interŝanĝo – sen bariloj.

