Ĉi-jara UK okazis de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto en Graz, urbo en kiu Esperanto vivas jam delonge, urbo ankaŭ rekonebla kiel heredaĵo de Unesko. Al ĉi-jara UK aliĝis 1140 personoj de 62 landoj, kaj ĉeestis en Graz 973 kongresanoj de 56 landoj. La aĝo de alvenintoj variis de 1 ĝis 99 jaroj, partoprenis 110 TEJO-aĝaj kongresanoj!
Jam la unuan tagon, post la registriĝo, komenciĝis movada foiro. Homoj iris de unu tablo al alia kaj povis observi eksponaĵojn, kiujn proponis diversaj esperanto-organizaĵoj. Estis ĉirkaŭ 100 diversaj grupoj kaj organizaĵoj, kiuj volis prezenti sian laboron, do por ĉiu estis io interesa. Sekvontmatene post la solena inaŭguro kun salutvortoj kaj mesaĝoj de multaj eminentuloj kaj komuna fotado komenciĝis laboro: prelegoj, diskutrondoj, koncertoj, ekskursoj…
La temo de la kongreso estis „Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo“.
La prelegoj estis grupigitaj en tri seriojn: Internacia Kongresa Universitato, Scienca Kafejo, kaj Scienca Universitata Sesio de Akademio Internacia de Sciencoj. Ĉiuj prelegoj, inkluzive de la prelegproponoj aprobitaj, sed ne prezentitaj pro neĉeesto de la “prelegunto”, estos spekteblaj dum la Virtuala Universala Kongreso, okazonta en novembro.
Tre interesa estis prelego „Kultura heredaĵo 26. Aŭstrio estas numero 3. Kiu sekvos?“. Temas pri grava sukceso de aŭstriaj esperantistoj. Post Pollando kaj Kroatio, Aŭstrio estas la tria lando, kie Esperanto estas proklamita de la nacia Unesko-komisiono kiel nemateria kultura heredaĵo. Ni aŭdis, kiujn dokumentojn oni bezonas por realigi tion.
Estis prezentitaj interesaj prelegoj pri literaturo, scienco, lingvo, kursetoj pri Esperanto, la aŭstra germana ktp. La arta programo estis tre abunda kaj ni havis eblecon aŭskulti koncertojn de Kajto, Ĵomart kaj Nataŝa, Grupo Ĵele, koncerton de kroataj kantistoj, Nedeljka Ložajić, kiu havis koncerton titolitan “En kanto oni spiras libere” ktp.
Okazis kunvenoj de diversaj E-organizoj, dum kiuj oni prezentis sian agadon kaj diskutis pri aktualaĵoj. LIBE, Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, ankaŭ kunvenis, sed ĉeestis nur deko da personoj, ĉefe blinduloj kun akompanantoj, i.a. du estraranoj de LIBE, Natalia Kasymova, kiu prezidis la kunvenon, kaj Nedeljka Ložajić, kiu skizis la historion de LIBE. Pro la preskaŭ-neĉeesto de vidantoj ne okazis la anoncita ateliero pri taŭga akompanado de blinduloj, sed la tempo estis dediĉita al diskutado pri aktualaj problemoj kaj defioj de LIBE.
Oni ankaŭ omaĝis forpasintajn, meritplenajn esperantistojn, inter kiuj estas: Probal Dasgupto el Barato, eksprezidanto de UEA kaj prezidanto de la Esperanta Akademio, Roman Dobrzyński el Pollando, filmisto, ĵurnalisto kaj verkisto, kaj la tria estis Rob Moerbeek, pri kiu oni diris, ke li ne nur parolis Esperanton, sed vivis ĝin. Rob ĝis la lasta momento aktivis en la Centra Oficejo en Roterdamo, provlegis kaj lingve reviziis plurajn librojn kaj revuojn. Li dum jaroj prizorgis Brajlan bibliotekon de LIBE kaj estis honora membro de LIBE.
La Kongreso estis enhavriĉa, tre bone organizita kaj certe vizitinda. La sekvantjara UK okazos en Melburno (Aŭstralio).
Nedeljka LOŽAJIĆ

