La Digitala Teamo de Serbia Esperanto-Ligo (SEL), fondita en marto 2026, okupiĝas pri cifereca komunikado, prezentado de la agadoj de la Ligo kaj plibonigo de ĝia interreta ĉeesto. Nia celo estas pliigi la videblecon de SEL, konigi Esperanton al pli vasta publiko kaj faciligi la informadon pri la agadoj kaj ebloj por partopreni en la Esperanto-movado.
Celoj:
- Pliigi la videblecon de SEL kaj diskonigi Esperanton en la interreto
- Informi la publikon ĝustatempe pri agadoj, eventoj kaj kursoj
- Plibonigi la ciferecan komunikadon kaj interretan ĉeeston de SEL
- Subteni aliajn sekciojn kaj teamojn de SEL en prezentado de iliaj agadoj
- Instigi membrojn kontribui al la cifereca prezentado de la Esperanto-movado en Serbio kaj la regiono
Agadoj:
- Administrado kaj redaktado de la ciferecaj kanaloj de SEL:
- retejo
- Jutuba kanalo
- dissendolisto de SEL
- Preparado kaj publikigado de novaĵoj, anoncoj, raportoj kaj aliaj enhavoj
- Diskonigo de Esperanto-kursoj, eventoj kaj projektoj
- Preparado kaj prilaborado de ciferecaj enhavoj, inkluzive de tekstoj, fotoj, grafikaj materialoj kaj filmetoj
- Kunlaboro kun aliaj sekcioj kaj teamoj de SEL por prezenti iliajn agadojn
- Plibonigo de la alirebleco de ciferecaj enhavoj kaj adapto de ili al diversaj uzantoj
Se vi volas kontribui al la prezentado de Esperanto kaj la agadoj de SEL en la interreto per viaj scioj, ideoj aŭ praktika laboro, ni invitas vin aliĝi al la Digitala Teamo.
Kunordiganto de la teamo: Aranka Laslo
