
En kunlaboro inter la Mezlernejo pri kemio kaj medicino en Vršac kaj la Asocio de Blinduloj kaj Malfortevidantoj de Suda Banato, la 30-an de januaro en la lerneja klubejo okazis nova prezento de la projekto „Multmedia kolekto de literaturaj verkoj de blindaj kaj malfortevidantaj aŭtoroj“, kiun la asocio realigis dum la pasinta jaro.
Aparta parto de la programo estis dediĉita al la prezento de la internacia lingvo Esperanto. Pri ĝia estiĝo, signifo kaj bazaj trajtoj parolis Lorijan POPI, prezidanto de la Asocio de Blinduloj kaj Malfortevidantoj de Suda Banato kaj prezidanto de la Sekcio pri informado de Serbia Esperanto-Ligo.
Tiuokaze, al la ĉeestantoj estis disdonita ankaŭ flugfolio preparita de la Serbia Esperanto-Ligo, per kio ĉi tiu lingvo, kiu kunligas homojn el diversaj kulturoj, estis plue proksimigita al la publiko.
Tiu ĉi agado denove montras la gravecon de kunlaboro inter organizoj en la antaŭenigo de inkludo, kulturo kaj reciproka kompreno, same kiel en la disvastigo de la ideo de Esperanto kiel ilo de internacia komunikado.
Lorijan POPI

