Radojica Petrović (1949-2026)

In memoriam Radojica Petrović (1949–2026)

La 8-an de marto 2026 nin forlasis Radojica PETROVIĆ, homo kun granda animo, elstara instruisto kaj esperantisto, konata kaj agnoskata tra la mondo.

Dum pluraj jardekoj li estis aktiva en la esperantista movado de la iama Jugoslavio, same kiel en Serbio, la regiono kaj internacie – aparte en la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kies prezidanto li estis dum du mandatperiodoj, kaj dum longa tempo ankaŭ membro de ĝia estraro.

En Serbia Esperanto-Ligo li engaĝiĝis en pluraj sekcioj kaj teamoj, antaŭ ĉio en la Instruista sekcio, ĉiam preta kontribui al la komunumo kaj helpi.

Ni memoros lin pro lia sindediĉo, kunlaboremo kaj amikeco.
Ni esprimas sinceran kondolencon al lia familio, amikoj kaj al ĉiuj, kiuj lin konis.

Serbia Esperanto-Ligo

Scroll to Top